Pietro Cataldi
itala matematikisto (1552–1626) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pietro Antonio Cataldi [Kataldi] (n. 15-a de aprilo 1548 en Bologna; m. 11-a de februaro 1626 en Bologna) estis itala matematikisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Pietro Cataldi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1552 (1552-04-15) en Bolonjo |
Morto | 11-an de februaro 1626 (1626-02-11) (73-jaraĝa) en Bolonjo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato |
Alma mater | Universitato de Bolonjo |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • universitata instruisto |
Fermi
Cataldi lekciis 1569/70 ĉe la akademio de artoj de Florenco, matematiko ĉe la universitato Perugia kaj ekde 1572 ĉe la tiea akademio de artoj, ekde 1584 en Bologna (verŝajne ankaŭ ĉe la akademio de artoj).
En 1613 Pietro Cataldi publikigis libron (it:Trattato del modo brevissimo.), en kiu unuafoje estis menciataj ĉenfrakcioj. Li eldonis en 1620, 1625 kaj 1626 la verkojn de Eŭklido [Ευκλείδης] kaj publikigis en 1603 traktadon, en kiu li erare opiniis, ke li estus pruvinta la aksiomon pri paralelaĵoj.