Pinto Alkazabo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pinto Alkazabo estas, kun 3.371 m, la kvina montopinto plej alta de la Iberia Duoninsulo kaj tria de sia montoĉeno. Ĝi estas situa en la provinco de Granado, en Andaluzio (Hispanio), kaj apartenas al la Sierra Nevada, en la Betika Montaro.
Rapidaj faktoj monto ...
Pinto Alkazabo | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
3 369 m | ||
Geografia situo | 37° 4′ N, 3° 18′ U (mapo)37.067276-3.30127 f4 | ||
| |||
Fermi
Kun la montopintoj Mulhacén kaj Puntal de la Caldera, formas amfiteatran teritorion en la nordaflanko, kie ekfluas la rivero Genil, precize el la Laguna de la Mosca (Muŝolaguno), konstanta laguno.
La etimologio de la nomo aludas per arabdevena vorto al fortikaĵoj kiuj kutime oni starigis en montopintoj, kiaj tiu. Alkazabo estas ankoraŭ uzata vorto en Hispanio.