![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5b/Pointe_des_Espagnols_-_Vue_c%25C3%25B4t%25C3%25A9_mer.jpg/640px-Pointe_des_Espagnols_-_Vue_c%25C3%25B4t%25C3%25A9_mer.jpg&w=640&q=50)
Pinto de la Hispanoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La pinto de la Hispanoj konsistigas la nordorientan finon de la duoninsulo Roscanvel, elkreskaĵo de la duoninsulo Crozon baranta la rodon de Brest.
Pinto de la Hispanoj | |||
---|---|---|---|
Kabo | |||
![]() Pinto de la Hispanoj | |||
kabo [+] | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Bretonio, Finistère | ||
Koordinatoj | 48° 20′ 30″ N, 4° 31′ 59″ U (mapo)48.341666666667-4.5330555555556 | ||
Loĝantaro | neniu | ||
Maro(j) | Markolo de Brest (inter Rodo de Brest kaj Maro de Iroise) | ||
|
|||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Pinto de la Hispanoj | |||
![]() |
|||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/48/Brest_vue_pointe_espagnols.jpg/640px-Brest_vue_pointe_espagnols.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/67/Espagnols_%282%29.jpg/640px-Espagnols_%282%29.jpg)
Ĝi estas ankaŭ la sudorienta fino de la markolo de Brest (la aliaj finoj estas la pinto Capucins, la pinto Petit Minou kaj la pinto Portzic).
Konsistanta el klifo alta je pli ol 60 m, supre kaj malsupre staras la restaĵoj de militaj fortikaĵoj kaj de armeloĝejoj, la pinto etendiĝas nordoriente per la roko de la Cormorandière. La mallarĝa ŝanelo situanta inter la pinto kaj la roko estas la loko de la plej fortaj fluoj en la rodo.
Tiu strategia pozicio, fronte al Brest estis jam rimarkita de la dukoj de Bretonio, ili konstruigis tie fuorton ekde 1387 (nun detruita). En 1594, hispanoj albordiĝis tie kaj estis forpelitaj nur post akraj bataloj. De tiu periodo venas la nomo de la pinto.