From Wikipedia, the free encyclopedia
Pirin-Fiat estis la varmarko de pluraj pasaĝeraj aŭtoj produktitaj en Loveĉ, Bulgario, kaj la rezulto de kunlaborado inter Fiat (itala aŭtomobila firmao) kaj SPC Balkankar (ŝtata produkta kooperativo de Bulgario). Produktado daŭris dum kvin jaroj (1967-1971).
La 26-an de septembro 1966 okazis kunveno inter la direkcio de SPC (ŝtata produkta kooperativo) Balkankar kaj reprezentantoj de la itala aŭtomobila firmao Fiat. Poste, reprezentantoj de Fiat informis sian direkcion en Torino ke SPC Balkankar deziras eniri en kontrakton kun Fiat, kun efektivigo plenumota en pluraj stadioj tiel:
La proponita kontrakto precizigis ke SPC Balkankar estis pagonta al Fiat tra interŝanĝo de bulgaraj varoj eksportitaj de bulgaraj eksportaj komercaj organizaĵoj. La 17-an kaj 18-an de novembro 1966, la vend-manaĝeroj de SPC Balkancar kaj reprezentantoj de Fiat negocis finan version de la kontrakto, kiu solvis la pli fruan senelirejon kaŭzitan de la krutaj postuloj de la bulgara flanko. La 6-an de decembro 1966, la bulgaroj ricevis la unuajn skizojn de Fiat en du variantoj - 1A kaj 2A.
La efektiva kontrakto estis subskribita en Torino, Italio, inter SPC Balkankar kaj Fiat, specifante ke Balkankar estas permesita munti la pasaĝerajn aŭtojn Fiat 850 sedan, Fiat 850 Kupeo, Fiat 124 sedan kaj Fiat 124 familia aŭto.
La 18 unuaj aŭtoj Fiat 850 alvenis al la Fabriko por Pasaĝeraj Aŭtoj Balkan en Loveĉ la 10-an de majo 1967. Post kiam la bulgara flanko estis trejnita en la muntado de la aŭtoj Fiat, oni decidis elekti bulgaran varmarkon por la aŭtoj. La neoficiala varmarko estis Pirin, sed ĝi neniam aperis sur la aŭtoj. La unua pasaĝera aŭto Fiat 850 estis muntita en la fabriko Balkan la 27-an de junio 1967.
La 12-an de marto 1968, la unuaj aŭtoj Fiat 850 surbaze de varianto 2A estis ricevitaj en la fabriko en Complete knock down. Tio estis sekvata de la alveno de konstanta teknika konsilanto de Fiat la 2-an de aprilo. La muntado de la Fiat 850 surbaze de varianto 2A komenciĝis la 4-an de aprilo 1968.
Inter aprilo kaj majo 1968, Bulgara inĝeniero Dimitar Damyanov estis sendita al Torino por subskribi kontrakton kun Fiat pri la livero de veld- kaj munt-maŝinaro.
La 28-an de aprilo 1968, la itala inĝeniero Brasio alvenis al fabriko Balkan en Loveĉ kiel teknika konsilanto, kaj la 13-an de decembro de la sama jaro la italaj specialistoj Mueller kaj Grimaldi alvenis por instali farb-maŝinaron.
La kvin-jara kontrakto inter Balkankar kaj Fiat kadukiĝis en 1971 kaj ne estis renovigita. La lasta Fiat 850 eliris la fabrikon de Loveĉ en septembro 1971.
Totala produktkvanto: 758
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.