Pirokseno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pirokseno estas minerala grupo el silikatmineraloj. La piroksenoj estas gravaj ŝtonformiĝantoj kun diversa konsisto. Ili havas la ĝeneralan formulon X2Si2O6, ofte riĉas je kalcio, magnezio kaj fero. Ili havas la durecon inter 5 kaj 6,5.
La plej oftaj piroksenoj apartenas al la enstatit–ferrosilit-serio ([Mg,Fe]SiO3) aŭ kalcientena diopsid–hedenbergit-serio (Ca[Mg,Fe] Si2O6). La kristalan strukturon de la piroksenoj formas ĉenoj el SiO4-tetraedroj, kiuj interligiĝas per komuna oksigenatomo.
- Klinopiroksenoj (monoklinaj)
- Ortopirokseno (ortoromba)
- Donpeakorito
- Enstatito
- Bronzito
- Ferrosilito
- Nĥvaningito
- Kategorio Pirokseno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)