Placo Maggiore
From Wikipedia, the free encyclopedia
44° 29′ 37.5″ N 11° 20′ 35″ O (mapo)
Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Placo Maggiore | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Italio | |
Regiono | Emilio-Romanjo | |
Situo | Bolonjo | |
- koordinatoj | 44° 29′ 37″ N, 11° 20′ 35″ O (mapo)44.4937311.343064 | |
Longo | 115 m | |
Larĝo | 60 m | |
Akvokolektejo | 0,01 km² (1 ha) [+] | |
Areo | 6900 m² | |
Poŝtkodo | 40121 [+] | |
Placo Maggiore | ||
Vikimedia Komunejo: Piazza Maggiore (Bologna) [+] | ||
Fermi
Placo Maggiore (itale Piazza Maggiore [PJAca maĜOre]) estas la ĉefa placo en la urbo Bolonjo, en la nordo de Italio. Ĝi longas 115 metrojn kaj larĝas 60 metrojn, kaj ĉirkaŭ ĝi situas la ĉefaj mezepokaj palacoj de la urbo. La plej malnova el ili estas la Palazzo del Podestà (Palaco de la Komunumestro), kiu fermas la nordan flankon de la placo; ĝi estis konstruita proksimume en 1200, kaj ligiĝas al la Torre dell'Arengo (Turo de la Arengo), per kies sonorilo oni kunvokis la urbanojn. Post malmulte oni ekkonstruis Palazzo Re Enzo (Palacon Reĝo Enzo), sub kiu kruciĝas promenejoj kun krucvolboj.