Placo de la Vilaĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Placo de la Vilaĝo (hispane Plaza de la Villa) estas placo kiu troviĝas en la historia urbocentro de Madrido (Hispanio), apud la strato Mayor. En ĝi havas komencon tri etaj stratoj, kiuj korespondis al la antikva mezepoka dizajno de la urbo.
Placo de la Vilaĝo | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Situo | Madrido | |
- koordinatoj | 40° 24′ 55″ N, 3° 42′ 38″ U (mapo)40.41527778-3.71055556 | |
|
||
|
||
Placo de la Vilaĝo | ||
Vikimedia Komunejo: Plaza de la Villa, Madrid [+] | ||
En ĝia ĉirkaŭaĵo troviĝas la ĉefaj fasadoj de tri konstruaĵoj arthistorie altvaloraj, konstruitaj en sinsekvaj jarcentoj. La plej antikva estas la Domo kaj Turo de la Lujanes (15-a jarcento), konstruita laŭ la gotik-mudeĥara stilo, kiu staras en la orienta flanko de la placo.
Laŭ antikveco ĝi estas sekvata de la Domo Cisneros (16-a jarcento), platereska palaco kiu fermas la sudan parton de la placo, kaj la Domo de la Vilaĝo (17-a jarcento), barokstila, unu el la sidejoj de la Madrida Urbodomo, situanta en la okcidenta parto de la placo.