korpo-kovranta strukturo de birdoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Plumo estas natura korneca elkreskaĵo de birdoj. Homoj uzas plumojn por litovestoj, por ornami kaj skribi. La tuto de la plumoj de birdo nomiĝas plumaro.
Tiu ĉi artikolo temas pri la biologia plumo. Por legi la artikolon pri la skribilo, vidu Plumo (skribilo). |
Plumaro estas la plej distinga trajto de la nunaj birdoj (en la pratera tempo ekzistis ankaŭ reptilioj kun plumoj). La rolo de la plumaro estas diversspeca. Oni distingas kovrilajn plumojn (angle tectrices), kiuj ĝenerale kovras la korpon, escepte de la tarsoj kaj beko, manplumojn aŭ remilojn (angle remiges), vostajn plumojn aŭ direktilojn (angle rectrices) kaj lanugajn plumojn.
Ankaŭ la manplumoj estas diversaj, nome unuaordaj kaj triaordaj, depende de la loko de origino kaj longeco. La kovrilojn oni distingas ankaŭ laŭ ilia loko sur la korpo.
La unuaj plumoj ĉe birdidoj estas ĉiam lanugoj (lat. pluma), kiuj formas la nestoveston (angle neoptile) de la idoj. Ĝi restas ĉe la kurantaj, do ne-flugkapablaj, birdoj dumvive. Ĉe la aliaj birdoj aperas dum kresko la t. n. konstanta plumaro (angle teleoptile), kiu estas dutavola: sube troviĝas lanugoj, kiuj bone kovras kaj izolas la haŭton por varmorezervo; kaj supre la t. n. konturplumoj (angle/lat. pennae). Tiuj konturplumoj kovras la birdon kaj karakterizas la eksteran aspekton de ĝi.
Kelkaj birdoj povas havi nudajn, senplumajn partojn surkorpe ĉe ne la kutimaj supre skribitaj lokoj, kio havas genan kialon. Plej konata ekzemplo estas la nudkola koko.
La koloron de la plumo karakterizas genoj kaj per ili la pigmentoj. La birdoj havas inter 940 (kolibro) kaj pli ol 25.000 (kelkaj cignospecioj) da plumoj.
plumoj estas ligita al sezono, seksa vivo. Sed ankaŭ la homo uzis pli frue la plumojn de la anasedoj (anaso, ansero) por plenŝtopi kusenon, peplomon. Tiuj estis tre varmotenaj litovestoj, uzataj ankaŭ hodiaŭ kelkloke. Ilin flankenŝovis la nenaturaj (malmultekostaj) plenigaĵoj. Alia kaŭzo estis la alergio de multaj homoj je la naturaj plumoj. (Ankaŭ la verduloj akuzas la plumodeŝirantojn je torturado de la birdoj; sed homo ja imitis la naturon.)
La plumoj estas unu el la plej utilaj kaj multflankaj derivaĵoj de la korna tavolo de la haŭto, kiu ekstere havas ĉe aliaj bestoj ekzemple hufon, hararon] kaj/aŭ ungon, konsistantajn el keratino ktp. La plumoj estas malpezaj organoj kaj malgraŭ tio ili estas fortaj kaj elastaj. Ili bonege izolas la korpon ĉe temperaturaj diferencoj kaj ili bone defendas la birdojn kontraŭ malsekiĝo.
Danke al la plumaro la birdoj regas la aeron sole, krom la insektoj, kiuj havas similajn derivaĵojn de la haŭto el ĥitino. Inter la mamuloj nur vespertoj kapablas flugi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.