Polvosuĉilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Polvosuĉilo estas puriga aparato, kiu kune kun la ensuĉita aero kuntiras ankaŭ la polvon kaj malgrandajn malpuraĵojn el aŭ desur objektoj en rubaĵujon. La aerofluon estigas enkonstruita ventilatoro. La aeropremo antaŭ la ventilatoro estas pli malgranda, kaj malantaŭ la ventilatoro pli granda ol la aeropremo de la ĉirkaŭaĵo. La polvosuĉilo servas por purigi plankon kaj meblojn kaj speciale utilas por tapiŝoj, speciale gluitaj (ĝismuraj) tapiŝoj, kiuj alie apenaŭ estus purigeblaj.
Ekzistas diverzspecaj polvosuĉiloj, ekde movigeblaj gis la enkonstruite fiksaj, ekde la malgrandaj manteneblaj aparatoj, gis la grandmezuraj industriaj maŝinoj. Ekzistas ankaŭ variantoj, kiuj purigas helpe de akvo aŭ vaporo.