Popocatépetl
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Popocatépetl - plurloke, ekzemple en la verkaro de Tibor Sekelj, menciatas la esperantigo Popokatepetlo - estas aktiva vulkano kun alto de 5 452 metroj la dua plej alta monto de Meksiko. Popocatépetl estas la naŭatla vorto por "Fumanta Monto". La Popocatépetl situas 70 kilometroj sudoriente de Meksikurbo kaj estas, kiam atmosferaj cirkonstancoj permesas tion, videbla el tiu urbo. La meksikanoj karese nomas la vulkanon Popo.
Rapidaj faktoj vulkano ...
Popocatépetl | ||
---|---|---|
vulkano | ||
Alteco: | 5 452 metroj metroj super maro f1 | |
Situo: | Puebla, Meksiko | |
Montaro: | Sierra Volcánica | |
Geografia situo | 19° 1′ N, 98° 37′ U (mapo)19.016666666667-98.616666666667 f1 | |
| ||
Tipo: | vulkano (aktiva) | |
Lasta erupcio: | 2012 (ankoraŭ aktiva) | |
Fermi
La Kortesa Trapasejo estas montara montopasejo je 3600 metroj de alto super marnivelo, situa inter la vulkanoj Popocatépetl kaj Iztaccíhuatl.