Popolo

pluropo de personoj konsiderataj kiel tuto / From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĝenerale popolo (el la latina populus) signifas specifan grupon de homojpersonoj. Homamaso aŭ grupo da hazarde elektitaj homo, ne gravas kiom larĝa, ne estas popolo.

Catalunya_is_a_Nation.jpg
Manifestacio - Katalunoj postulas memdeterminon
Crowds_in_Platform_1%2C_Sun_Yat-sen_Memorial_Hall_Station_20051231.jpg
Homamaso en la subgrunda metroo de Tajpeo, Tajvano. Ili estas ĉindevena popolo de la ŝtato Tajvano

Popolo povas esti grupo de homoj, kiuj posedas komunajn ecojn kiel naciecon, haŭtkoloron aŭ komunan kulturon. Je la kazo de nacieco la grupo povas esti nacio.

La Malnova testamento referencas al la popolo de Moseo, kiu estas konsiderata nacio, religio kaj kulturo. Individoj estis supozataj dividi valorojn, kredojn kaj grupan identecon. Praktike, tamen, estis malfacile difini precize tian grupon pro ĝia statika naturo.