![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9e/Puerta_de_Alcal%25C3%25A1_%2528fachada_este%2529.jpg/640px-Puerta_de_Alcal%25C3%25A1_%2528fachada_este%2529.jpg&w=640&q=50)
Pordo de Alcalá
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pordo de Alcalá, Pordego de Alcalá aŭ Pordego de Alkalao (hispane Puerta de Alcalá [alkaLA]) estas unu el la plej konataj simboloj de Madrido (Hispanio) kune kun la proksima Fontano Cibelo. Ĝi estis konstruigita de la reĝo Karlo la 3-a kaj ĝi estas verkaĵo de la arkitekto Francesco Sabatini. La Pordego troviĝas en la Plaza de la Independencia, en la vojkruciĝo de la stratoj Alcalá, Alfonso la 12-a, Serrano kaj Salustiano Olózaga kaj kune al la Pordo de Hispanoj, ĉefa enirejo de la Ĝardenoj de Retiro. Same kiel la strato, la pordo ricevas sian nomon pro tio ke ĝi troviĝas en la vojo kiu kondukis al la urbo Alcalá de Henares.
Rapidaj faktoj triumfa arko, urba pordego [+], Lando ...
Pordo de Alcalá | ||
---|---|---|
![]() | ||
triumfa arko, urba pordego [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Madrida Regiono | |
Situo | Madrido | |
- koordinatoj | 40° 25′ 12″ N, 3° 41′ 19″ U (mapo)40.420024-3.688727 | |
![]() |
||
Pordo de Alcalá | ||
![]() |
||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9e/Puerta_de_Alcal%C3%A1_%28fachada_este%29.jpg/640px-Puerta_de_Alcal%C3%A1_%28fachada_este%29.jpg)