From Wikipedia, the free encyclopedia
Île aux Cochons [ilokoŝOn], aŭ Pork-Insulo, estas neloĝata insulo en la ĉeantarktaj Krozet-Insuloj. Kun areo de 67 km² ĝi estas la tria plej granda en la grupo. Administre ĝi estas parto de la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj.
Pork-Insulo | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Insularo | Krozet-Insuloj | |
Supermara alteco | 775 m [+] | |
Koordinatoj | 46° 6′ S, 50° 14′ O (mapo)-46.102550.231666666667 | |
Plej alta punkto | Mont Richard-Foy | |
- alteco | 853 m | |
Longo | 9 km (6 mi) | |
Akvokolektejo | 67 km² (6 700 ha) [+] | |
Areo | 67 km² (6 700 ha) [+] | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Pork-Insulo | ||
Vikimedia Komunejo: Île aux Cochons [+] | ||
Pork-Insulo estas la plej okcidenta insulo de la arkipelago, kuŝanta je 30 km nordokcidente de la Pingven-Insulo kaj je 15 km sudokcidente de la Apostol-Insuletoj. Ĝi estas eroziita vulkana kupolo, kun disaj neaktivaj krateroj, kaj marbordoj konsistas parte el malaltaj klifoj. Enmetitaj specioj estas katoj, kunikloj kaj musoj. La iam enmetitaj porkoj kiuj havigis al la insulo ties nomon estis fornuligitaj. Ne estas homa infrastrukturo kaj vizitoj fare de priserĉistoj estas raraj.
La insulo estis identigita kiel Grava Birda Areo (GBA) fare de BirdLife International kiel reprodukteja loko por marbirdoj, kaj ĉefe de grandaj populacioj de pingvenoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.