Poŝto
sistemo pri transportado de dokumentoj kaj paketoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Poŝto estas organizaĵo kiu transportas leterojn, poŝtajn pakaĵojn, monon kaj kelkloke ankaŭ personojn (en Aŭstrio kaj Svislando per poŝtaj busoj). En multaj landoj la poŝto estas ŝtata. Al la poŝto apartenis ĝis la 1990-aj jaroj en la plimulto de la Eŭropaj landoj ankaŭ la telegramaj priservoj. Kelkaj poŝtoj ankaŭ ofertas bankajn servojn. La plimulto de la poŝtoj aniĝas en la organizaĵo Universala Poŝta Unio.
Iam en multaj landoj estis ŝtatpoŝta monopolo pri transportado de leteroj kaj pakaĵoj; kompense la poŝto devis transporti leterojn ĉien, ekzemple ankaŭ al malfacile atingeblaj vilaĝetoj. La monopolo estis pliparte dissolvita fine de la 20-a jarcento kadre de la tutmondiĝo. Tial poŝtoj parte privatiĝis aŭ kuniĝis kun privataj transportentreprenoj alilandaj.