Prangins
komunumo de Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Prangins estas svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la nord-okcidenta bordo de Lago Lemano, orienta najbaro de Nyon kaj malproksima je ĉirkaŭ 35 km de Laŭzano.
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Prangins | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 24′ 00″ N 6° 15′ 00″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3 578 (2007) |
Areo | 6,06 km² |
Alteco | 413 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1197 |
Komunumkodo | 5725 |
Fermi
La komunumo entenas, krom Prangin, la urbetojn Bénex kaj Promenthoux. La najbaraj komunumoj estas Nyon, Duillier, Coinsins, Vich kaj Gland. Tie alfluas al Lago Lemano la rivero Promenthouse, kiu estas limo inter Prangins kaj Gland.
Ĉe la centro de la urbo, troviĝas la kastelo, konstruata en 1730-aj jaroj. En ĝi estas anekso de la Nacia Svisa Muzeo, kaj en ties legomĝardeno oni trovas plantojn kultivatajn de la 18-a jarcento.