Preĝejo Sankta Johano (Saalfeld)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Preĝejo Sankta Johano (germane: Johanneskirche) estas protestantisma paroĥuja kirko de Saalfeld en Germanujo. Ĝi rangas inter la plej gravaj preĝejoj de Turingio estante la plej granda halokirko en la federacia lando kaj starante sur monteto supre de Saale meze de la centro tuj najbarante la ĉefan bazarplacon. Ĝiaj du turoj kun alteco de 64 metroj spekteblas jam de malproksime.