Projekta diskuto:Ŝablonoj/Arĥivo1
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mi eklanĉis la projekton kaj bonvenigas ĉiujn kunlaboremulojn. Mi hodiaŭ ordigis iom da ŝablonoj en kategoriojn (pli malpli sekvante fremdlingvajn vojojn) : jen la unua tasko kiun mi ŝatus vidi plenumita, estus ke ĉiuj ŝablonoj estu ordigitaj en kategorioj tiel ke oni povu esplori kiuj ekzistas, al kio ili utilas, kaj eviti krei plurfoje la saman ŝablonon kun malsamaj nomoj kaj etaj malsamoj. La dua tasko estas provizi norman klarigon por ĉiuj ŝablonoj. Mi ne povas ĉion fari sola, do mi vere esperas ke aliaj vikipediistoj bonvolos kunhelpi. Mi vokas ĉiujn kreantojn de ŝablonoj iom atenti provizi klarigojn, interlingve ligadi kaj ordigi en kategoriojn siajn kreaĵojn. En la de en kaj fr vikipedioj ŝajnas ke oni zorgas jam de kelke da tempo pri tiu ordigado, tio povas helpi nin ordigi ĉi tie sekvante la jam montritajn vojojn. Arno Lagrange ✉ 01:52, 2. Feb 2007 (UTC)
Jen arkivo de diskutoj pri ŝablonoj. Bonvolu ne redakti la enhavon de ĉi tiu paĝo. Se vi volas kontribui al diskuto, bonvolu skribi en la aktualan diskutan paĝon. |