Projekto:Esperanto125/Somera Esperanto-Studado (mallonga)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Somera Esperanto-Studado (en Esperanto Somera Esperanto-Studado, mallonge SES) estas la plej granda ĉiujara internacia renkontiĝo dediĉita al studado de Esperanto.[1][2][3] Programo de la aranĝo inkluzivas kursojn de Esperanto en ĉiuj niveloj, sed ankaŭ prelegojn, mallongajn prezentojn de aliaj lingvoj, kreivajn metiejojn, koncertojn, ekskursojn ktp.[4] Multaj partoprenantoj estas samtempe uzantoj de lernu!, la plej granda retejo por senpaga lernado de Esperanto. La aranĝon organizas ekde 2007 ties kreinto, la senprofita organizo E@I.[5] Aŭspicion super la aranĝo kutime transprenas la ministro de edukado kaj la urbestro de la organizanta urbo.[1][3] La 7-a Somera Esperanto Studado okazis de la 12-a ĝis la 20-a de julio 2013 en la urbo Martin en Slovakio.[3] Partoprenis 230 personoj el 27 landoj.[6][7]
- Legu la diskutpaĝon por pli bone kompreni la sencon de tiu ĉi artikola subpaĝo.
- Por pli aŭtentika ĝermo-artikolo (en alia lingvo ol Esperanto), vidu la saman tekston en la simpla-angla vikipedio.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |