Promenthouse
From Wikipedia, the free encyclopedia
Promenthouse estas svisa rivero en Kantono Vaŭdo kiu alfluas al Lago Lemano apud urbo Prangins, en la vilaĝo "Promenthoux", de kiu venas ĝia nomo.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Fermi
Ĝi estas kunfluaĵo de riveroj Colline, kiu fontas sur komunumo Trélex; kaj Ruisseau de Cordex kies fonto estas en komunumo Genolier. Ambaŭ kunfluas sur komunumo Coinsins.
Ĝia alfluanto, pli granda ol ĝi mem estas rivero Serine, kies fonto estas en komunumo Marchissy, kaj kiu trairas urbon Gland antaŭ alflui al Promenthouse en Prangin. La riversistemo "Promenthouse - Serine" estas longa je 16 km.
- Kategorio Promenthouse en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Svislando. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |