Propozicio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Propozicio estas vortogrupo esprimanta per si mem kompletan opinion.
Kompleta frazo povas konsisti el nur unu propozicio (simpla frazo) aŭ el pluraj propozicioj ligitaj inter si per konjunkcioj, subjunkcioj aŭ interpunkciaj signoj (kompleksa frazo).
Similsence la termino "propozicio" estas uzata en logiko.
Remove ads
Kunordigita propozicio
Kunordigita propozicio estas parto de kompleksa frazo, kiu povus memstare esti frazo. Kutime du kunmetitaj propozicioj estas ligitaj per konjunkcio kaj tiel formas unu kompleksan frazon. Tamen povas ankaŭ esti pli ol du kunordigitaj propozicioj en unu frazo. Kunordigita propozicio kontrastas al subordigita propozicio.
Ekzemple en la frazo "Mi estis ĉe ŝia hejmo, sed neniu alia ĉeestis", estus du kunmetitaj propozicioj: "Mi estis ĉe ŝia hejmo" kaj "neniu alia ĉeestis". Ilin ligas la konjunkcio "sed".
- Kopula propozicio
- Alternativa propozicio
- Adversa propozicio
- Konkluda propozicio
- Klariga propozicio
- Pseŭdo-subpropozicio
- Rekta parolo
Remove ads
Subordigita propozicio
Subordigita propozicio (aŭ subpropozicio) estas parto de kompleksa frazo, kiu anstataŭas iun el la frazelementoj de la ĉefpropozicio (li diris tion → li diris, ke li venos).
Vidu ankaŭ
- Fraz-sintakso
- propozicio-sintakso
- Sintakso
- Nerekt-objekta propozicio
- Predikativa propozicio
- Epiteta propozicio
- Adjekta propozicio
- Verboformoj en subpropozicio
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads