Prádlo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Prádlo (germane Pradl) estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Plzeň-sudo, en Regiono Plzeň. Vivas ĉi tie 222 loĝantoj (2024).
Prádlo | |||
germane Pradl | |||
municipo | |||
Vido al Prádlo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Prádlo | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Plzeň-sudo | ||
Administra municipo | Nepomuk | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Ŝvihova montetaro | ||
Rivero | Úslava | ||
Situo | Prádlo | ||
- alteco | 452 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 30′ 13″ N 13° 32′ 29″ O (mapo) | ||
Areo | 8,3 km² (830 ha) | ||
Loĝantaro | 222 (2024) | ||
Denseco | 26,75 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1552 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 335 01 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0321 | ||
NUTS 5 | CZ0321 558231 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Prádlo | |||
Retpaĝo: www.obecpradlo.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Měcholupy, Klášter, Nepomuk, Jarov kaj Žinkovy.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1552.
Partoj de municipo
- Prádlo
- Novotníky
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 591 |
1880 | 665 |
1890 | 714 |
1900 | 666 |
1910 | 650 |
1921 | 611 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 569 |
1950 | 403 |
1961 | 405 |
1970 | 368 |
1980 | 291 |
1991 | 252 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 217 |
2014 | 268 |
2016 | 260 |
2017 | 262 |
2018 | 258 |
2019 | 258 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 250 |
2021 | 216 |
2022 | 215 |
2023 | 219 |
2024 | 222 |
Memorindaĵoj
- Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
- Ermitejo ("Jeskyňka") en arbaro nomata Borek super la vilaĝo. Laŭ mito ĉi tie vivis ermito Břímota.
Interesaĵoj
Tra Prádlo traveturis senpere antaŭ sia morto (1856) kun sia vojaĝema kompanio ĉeĥa dramisto Josef Kajetán Tyl.
En Prádlo naskiĝis la 15-an de junio 1874 Alexandr Sommer Batěk, konata ĉeĥa kemiisto, aŭtoro de la nuntempa ĉeĥa kemia nomenklaturo, oficiale akceptita en la jaro 1914.
Sur la katastro de Prádlo ĉe solejo Dubeč okazis la 22-an de februaro 1944 falo de fare de germanoj forpafita usona bombaviadilo B-24 Liberator kun dekunumembra hom-ekipo. Sur la loko de tragedio estis konstruita post la jaro 1989 de civitanoj de Prádlo kruco kaj en la jaro 1994 de loĝantoj de regiono de Nepomuk memortabulo. En la jaro 1991 la pradlanoj elfosis ruinojn de la aviadilo, kiuj estas hodiaŭ ekspoziciataj en muzeo en Nepomuk. En la jaro 2004 vizitis Prádlon ununura supervivinta membro de la hom-ekipo, s-ro Raymond André Noury, kiu fariĝis la honora civitano.
El Prádlo devenas Vojtěch Klaus (* 1873), la avo de la eksa ĉeĥa prezidento Václav Klaus.
Pluaj fotografioj
- Prádlo
- Ermitejo
- Memortabulo al usonaj aviadistoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.