From Wikipedia, the free encyclopedia
Koordinatoj:50° 00′ N 14° 33′ O (mapo)
Průhonice estas ŝtata kastelo en Ĉeĥio kaj populara ekskurscelo de praganoj.
Ĝi situas en la samnoma municipo en la sudorienta rando de la ĉefurbo Prago. Origine mezepoka fortikaĵo, rekonstruita je kastelo, lastfoje en 1892-1898 en romantiketosa novrenesanca stilo.
Trinava konstruaĵo kun prisma turo kaj arkadoj estas kunigita kun t.n. Malgranda kastelo, kiu estiĝis per rekonstruo de bierfarejo. Apud la kastelo troviĝas romanika preĝejeto de Naskiĝo de Virgulino Maria el 1187.
Parto de la kastelo estas publike alirebla. En ĝi estas instalita daŭra ekspozicio pri historio de la kastelo kaj de la parko. En la resto de la konstruaĵo troviĝas sidejoj de Botanika instituto de Ĉeĥa akademio de sciencoj kaj Botanika fako de Nacia muzeo en Prago.
Samtempe kun la lasta rekonstruo estis fondita ankaŭ unika 220hektara pejzaĝparko kun multaj raraj plantoj (ĉ. 190 pingloarboj kaj 850 foliarboj, proksimume 7 mil rododendroj), laŭ amplekso kaj aspekto unu el plej elstaraj parkoj en tuta Eŭropo. En la parko troviĝas i.a. romantikaj konstruaĵoj (Ĉeĥa vilaĝdomo, Fiŝkaptejo, romantika burgruino Gloriet).
La parko konsistas el du partoj - unu suba, reprezenta, kun malgranda fiŝlago kaj panoramo de la kastelo, kaj la supra, malpli konata, sed des pli romantika kaj natureca parko kun du grandaj fiŝlagoj.
Ĝi alireblas tutjare kontraŭ enirpago.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.