PubMed
From Wikipedia, the free encyclopedia
PubMed estas libera serĉilo aliranta ĉefe la MEDLINE datumbazo de referencoj kaj abstraktaĵoj pri vivsciencaj kaj biomedicinaj temoj. La Usona Nacia Biblioteko pri Medicino (Angle United States National Library of Medicine, mallongige NLM) ĉe la Usonaj Naciaj Institutoj de Sano daŭrigas la datumbazon kiel parto de la Entrez sistemo por reakiro de informo.
PubMed | |||||
---|---|---|---|---|---|
retejo • serĉilo • medicina datumbazo • bibliografa datenbazo • datumbazo | |||||
Komenco | 1997 | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Usono | ||||
Posedata de | Usona Nacia Biblioteko de Medicino • Nacia centro por bioteknologia informo vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ekde 1971 ĝis 1997, la reta aliro de MEDLINE al la MEDLARS Online komputilizita datumaro estis unuavice tra instituciaj servoj, kiel universitataj bibliotekoj. PubMed, unue liberigita en januaro 1996, aperis dum la epoko de privata, senpaga, hejm- kaj oficej-bazita serĉado en MEDLINE.[1] La PubMed sistemo estis proponita senpage al la publiko en junio 1997, kiam MEDLINE serĉoj tra la TTT estis montrita, en ceremonio, de Vicprezidanto Al Gore[2].