From Wikipedia, the free encyclopedia
Pulĉinelo aŭ Pulcinella (laŭ itala origine) estas baleto verkita de Igor Stravinsky baze sur la rolulo kaj verko de la 18a jarcento Pulĉinelo origine el la itala Commedia dell'arte. La baleto premieris ĉe la Operejo Garnier en Parizo la 15an de Majo 1920 sub la dirigenteco de Ernest Ansermet. La dancisto Léonide Massine kreis kaj la libreton kaj la koreografion, kaj Pablo Picasso desegnis la originalajn kostumojn kaj scenarojn. Ĝi estis mendita de Sergej Djagilev.
Djagilev deziris baleton bazitan sur libreto kaj muziko de la komenco de la 18a jarcento de verko de la commedia dell'arte supozite (en epoko de Djagilev) komponita de Giovanni Pergolesi. (Kvankam la muziko estis tiam atribuata al Pergolesi, multo el tiu atribuo ekde tiam estis pruvita falsa;[1] kelko el la muziko estis fakte verkita de Domenico Gallo, Unico Wilhelm van Wassenaer, Carlo Ignazio Monza kaj eble de Alessandro Parisotti.) La dirigento Ernest Ansermet verkis por Stravinski en 1919 pri la plano, sed al la komponisto dekomence ne plaĉis la ideo de muziko de Pergolesi. Tamen, li iam studis la scenojn, kiuj Djagilev estis trovintaj en bibliotekoj en Napolo kaj Londono, kaj li ŝanĝis opinion. Stravinski reverkis tiun malnovan muzickon en pli moderna vojo prunteprenante specifajn temojn kaj teksturojn, sed intermetante modernajn rithmojn, kadencojn kaj harmoniojn. Pulcinella estis planita por moderna ĉambra orkestro kun soloistoj soprana, tenora, kaj baritona. Ĝi estas ofte konsiderata la unua peco de la periodo de Stravinski rilata al Novklasikismo.
La baleto estis programita por 3 soloistoj (1 soprano, 1 tenoro, kaj 1 baso), 2 flutoj (2a duobla fluteto), 2 hobojoj, 2 fagotoj, 2 kornoj en F, 1 trumpeto en C, 1 trombono, concertino de kordoj (2 violonoj, 1 aldviolono, 1 violonĉelo, 1 kontrabaso), kaj la ripieno (8 violonoj, 4 aldviolonoj, 3 violoncceloj, kaj 3 kontrabasoj). La ludo de tiu peco tipe daŭras 35 minutojn.
La Pulĉinela Suito estis derivata el la baleto kaj ne havas kanteblajn partojn. La suito estis reviziita de la komponisto. La baleta scenaro estis reviziita en 1965.
La Pulĉinela Suito konsistas el ok movimentoj:
Stravinski bazis la jenajn verkojn sur la baleto:
La historio de Pulĉinelo estis prenita el manuskripto de Napolo, data el 1700, kiu enhavis nombrajn komediojn uzantajn la tradician rolulojn de la populara napola teatro. La partikulara verko uzita estis titole Quartre Polichinelles semblables ("Kvar identaj Pulĉineloj").
La baleto disvolviĝas en ununura sola akto kaj prezentas Pulĉinelon, lian fianĉinon Pimpinella, liajn amikojn Furbo, Prudenza kaj Rosetta, kaj Florindo kaj Cloviello. La historio ekas kun Florindo kaj Cloviello serenadante al Prudenza kaj Rosetta. La du virinoj estas neimpresitaj kaj reagas per duŝado de la suitantoj per akvo. La patro de Prudenza, doktoro, aperas kaj forigas ilin.
Nova epizodo ekas kun Rosetta kun sia aperinta patro. Rosetta dancas por Pulĉinelo kaj ili kisas sin unu la alian. Sed Pimpinella vidas tion kaj interrompas la scenon. Florindo kaj Cloviello alvenas, kaj ĵaluzaj pri Pulĉinelo, ili frapas lin. Pulĉinelo estas poste ponardita, sed tiu estas fakte fripono kiu sukcesas fari Pimpinella pardoni Pulĉinelon. Furbo maskita kiel magiisto aperas kaj resurekcias la korpon de Pulĉinelo antaŭ ĉiuj. Pimpinella ja pardonas Pulĉinelon, Prudenza kaj Rosetta akceptas la proponojn de Florindo kaj Cloviello. La baleto finas per la nuptoj de la paroj.
Pulĉinelo estis la pordo al la dua fazo de Stravinski kiel komponisto, nome novklasika. Li verkis pri Pulĉinelo: “Pulcinella estis mia malkovro de la pasinteco, la epifanio tra kiu la tuto de mia posta verkaro iĝis ebla. Ĝi estis rigardo malantaŭen, kompreneble — la unua el multaj amaferoj en tiu direkto — sed temis ankaŭ pri rigardo al spegulo.”[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.