Páramos-Valles
From Wikipedia, the free encyclopedia
Páramos-Valles (Altebenaĵoj kaj Valoj) estas komarko neoficiala de la Provinco Palencio, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas sude de la komarko Montaña Palentina kaj norde de la komarko Tierra de Campos; kaj enhavas ĉirkaŭ 50 municipojn. Ĉar ne estas oficiale administracia komarko establita, ne eblas klara limigo. Ĝi povas esti konsiderata subdividita en la subkomarkoj Vega-Valdavia kaj Boedo-Ojeda.