Přední Výtoň
From Wikipedia, the free encyclopedia
Přední Výtoň (germane Vorder Heuraffl) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudbohemia regiono, en distrikto Český Krumlov, sur la dekstra bordo de akva rezervujo Lipno. Ĝia teritorio tuŝas ĝis ŝtatlimo kun Aŭstrio. Vivas ĉi tie 198 loĝantoj (2024).
Přední Výtoň | |||
germane Vorder Heuraffl | |||
municipo | |||
Preĝejo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Přední Výtoň | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Český Krumlov | ||
Administra municipo | Vyšší Brod | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Šumava | ||
Akva rezervujo | Akva rezervujo Lipno | ||
Rivero | Vultavo | ||
Situo | Přední Výtoň | ||
- alteco | 755 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 37′ 52″ N 14° 09′ 52″ O (mapo) | ||
Areo | 77,83 km² (7 783 ha) | ||
Loĝantaro | 198 (2024) | ||
Denseco | 2,54 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1377 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 382 79 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0312 | ||
NUTS 5 | CZ0312 545716 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Přední Výtoň | |||
Retpaĝo: www.prednivyton.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Ĝi troviĝas proksimume 6 km de Lipno nad Vltavou (municipo sub la digo de la rezervujo Lipno), kie estas fina stacio de fervojlinio Rybník – Lipno nad Vltavou, 4 km de Frýdava (pramejo en municipon Frymburk trans la rezervujo), 8 km de la ĉeĥa, plej alte situanta ruino de burgo Vítkův kámen (nomata ankaŭ Hrádek, 1035 m s. m.) kaj 5 km de la limo kun Aŭstrio (limpasejo Guglwald).
La municipo estas elserĉata kaj alloga somera kaj vintra turista celo. Estas ĉi tie kelke da hoteloj kaj pensionoj kaj multe da refreŝigejaj kabanoj kaj ekipaĵoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frymburk, Lipno nad Vltavou, Loučovice, Sankt Stefan-Afiesl, Lichtenau im Mühlkreis, Sankt Oswald apud Haslach kaj Aigen-Schlägl.