From Wikipedia, the free encyclopedia
Quintanaélez [kintanaElez] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.
Quintanaélez | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09244 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 49 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 40′ N, 3° 18′ U (mapo)42.668611111111-3.2991666666667 [+] | ||
Alto | 714 m [+] | ||
Areo | 17,47 km² (1 747 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quintanaélez [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 43 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 460 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 65 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj 30 km de Briviesca, komarka ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas Quintanélez, kiel la ĉefurbo de la municipo, la submunicipon Marcillo kaj la loĝlokojn Quintanilla cabe Soto kaj Soto de Bureba.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi nomiĝis tiam Quintana Elez en la kvaropo Cuadrilla de La Vid, unu de sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba, apartenanta al la partido de Bureba, kun reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭlalia.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.