From Wikipedia, the free encyclopedia
Quintana del Marco [kinTAna delMARko] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco. Temas pri loĝloko apartigita de rivero en du kvartaloj; super la rivero estas ponto, kio videblas simbole en la blazono.
Quintana del Marco | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24762 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 332 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 12′ N, 5° 51′ U (mapo)42.206111111111-5.8511111111111 [+] | ||
Alto | 746 m [+] | ||
Areo | 23,36 km² (2 336 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quintana del Marco [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Genestacio de la Vega kaj Quintana del Marco, okupas totalan areon de 23,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 356 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 68 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado kaj poste de visigotoj; en Mezepoko okazis reloĝado rilate al monaĥejo. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum jarcentoj estis orminado en apudaj areoj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.