militilo por rompi murojn From Wikipedia, the free encyclopedia
Ramo aŭ murrompilo estas laŭ la origina senco de la vorto militilo kutima dum la antikva epoko, sed ankoraŭ vaste uzata ĝis la mezepoko, por rompi muron de sieĝata urbo, tio estas fari breĉon. Temas pri trabo, fortigita ĉe unu ekstremo, kiu estas antaŭenpuŝita por kolizii kun la detruenda muro de remparo, turo aŭ tuta fortikaĵo.
Ĉi tiu artikolo temas pri simpla militilo aŭ enrompilo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Ramo. |
En plej simpla kazo tiu trabo povas simple esti portata kaj antaŭenpuŝata de pluraj militistoj, sed ofte la ilo pendis en granda ĉaro, por unuflanke protekti la antaŭenpuŝantajn militistojn kaj aliflanke forpreni de la puŝantoj la laboron porti la pezon de la trabo, por lasi al ili pli da energio antaŭen- kaj malantaŭensvingigi la ilon.
Duavice laŭ la sama ideo de fortega premilo en moderna tekniko povas temi pri maŝino en formo de granda stampilo, uzata por enbati firme en la grundon fostojn, pavimŝtonojn kaj simile.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.