Rasmiksiĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rasmiksiĝo aludas la biologian procezon en kiu ido naskiĝas el gepatroj de malsamaj rasoj. La vorto raso havas neniun veran ekzaktan biologian realon, sed tamen pro ĝia graveco en la popola percepto, la rasmiksiĝo estas fenomeno kiu en diversaj socioj havis grandan gravecon, kaj kondukis al speciala konsiderado de la idaro. Rasmiksiĝo pli ofte aludas la parojn el malsamaj ene de la grandaj dividoj de la homaro (blankuloj, nigruloj, flavhaŭtuloj), sed oni povas uzi la vorton ankaŭ por la paroj devenantaj el malsamaj subgrupoj de tiuj grandaj grupoj, kaj eĉ al paroj el etnoj karakterizitaj per kulturaj kaj ne biologiaj trajtoj.
Tiu termino uziĝas ofte por priskribi la historian procezon okazintan en Latinameriko, kiu kaŭzis ties rasan kaj kulturan aktualan staton. Simile ĝi povas aludi aliajn popolojn kiuj spertis similan procezon de renkonto inter diversaj etnoj, en lokoj kiaj Filipinoj, Sudafriko aŭ Usono.
Rasmiksiĝo ekzistis ekde la komenco de la vivo de la homaro, provokita de la neevitebla kontakto de diversaj grupoj de homoj. El la moderna epoko, tiu procezo pli kaj pli rapidiĝis, pro la disvolviĝo de novaj teknologioj, transportsistemoj, monda organizado pli kompleksa kaj interrilata (koloniismo, imperiismo) kaj parta forigo de antaŭjuĝoj fare de la moderna homo tiudirekten.
En la historio de la modernaj landoj, la rasmiksiĝo estis influata de multaj faktoroj, kiel klimato, kulturaj aŭ religiaj kondiĉoj de ĉiu komunumo, aŭ aliaj aspektoj kiuj provokis la fakton ke en diferencaj regionoj ene de sama lando, la rasmiksiĝo okazis laŭ diferencaj ritmoj kaj gradoj. La latinamerika ekzemplo rimarkindas, ĉar ekzempligas etnan miksiĝon etendita tra granda parto de la teritorio.