From Wikipedia, the free encyclopedia
Rastatt [raŝtat] estas germana urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo, 20 kilometrojn norde de Baden-Baden. La urbocentro troviĝas malpli ol 10 kilometrojn for de la rivero Rejno kaj de Francio.
Rastatt | ||||||
| ||||||
rezidejo • mezgrada regiona centro • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • Baroko • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Karlsruhe | |||||
Distrikto | Distrikto Rastatt | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07222, 07229 | |||||
Poŝtkodo | 76437 | |||||
Aŭtomobila kodo | RA | |||||
Oficiala Municipokodo | 08216043 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hans Jürgen Pütsch | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 51310 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 51′ N, 8° 12′ O (mapo)48.8572222222228.2030555555556 | |||||
Alto super la marnivelo | 123 m | |||||
Areo | 59,02 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.rastatt.de | |||||
La urba muzeo montras la ĝeneralan historion de Rastatt. Plue ekzistas origine meblita muzea loĝdomo Am Kirchplatz 6 kaj rejnoborda muzeo en Ottersdorf.
La Revolucio de 1848 en Germanio komenciĝis en marto 1848 en Rastatt, kaj ene de malmultaj semajnoj de ĉi tie kaptis ĉiujn tiamajn germanlingvajn ŝtatojn. Pri tio informas la "Memorejo pri Movadoj por Libereco en la Germana Historio", kiu troviĝas en la urba kastelo. Plue ekzistas armea muzeo, kaj urba galerio en konstruaĵo Fruchthalle.
La impona kastelo de Rastatt, iama sidejo de la grafoj de Baden-Baden, estas la rekonilo de la urbo. Pliaj vidindaĵoj estas:
Ankaŭ pluraj artaj fontanoj vivigas la centran urbon.
En la ŝtato Norda Dakoto de Usono fondiĝis dua urbo kun la nomo Rastatt.
En la urbo vivis kaj mortis Horst Fischer. El liaj infanoj, aparte la filino Simone Fischer-Sorg aktiviĝis en la Esperanto-movado.
En 1987 en Rastatt okazis la 65-a Germana Esperanto-Kongreso. Antaŭe kaj poste pluraj BAVELO-seminarioj gastis en la urbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.