Reĝa Kastelo de Varsovio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reĝa Kastelo de Varsovio (pole Zamek Królewski w Warszawie) estas baroka-klasikisma reĝa kastelo troviĝanta en Varsovio apud Placo Zamkowy 4. Ĝi plenumas muzeajn kaj reprezentajn funkciojn.
Reĝa Kastelo de Varsovio | |||
---|---|---|---|
Zamek Królewski w Warszawie | |||
reĝa palaco • burgo • muzeo • vidindaĵo | |||
Lando | Pollando vd | ||
Situo | Varsovio | ||
Situanta sur | Castle Square | ||
Konstrustilo(j) | gotika arto vd | ||
Arkitekto(j) | Giovanni Battista Trevano vd | ||
Estiĝo | 1598 | ||
Koordinatoj | 52° 14′ 52″ N, 21° 0′ 51″ O (mapo)52.24777777777821.014166666667 | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.zamek-krolewski.pl | ||
Unue rezidejo de mazoviaj Piastoj, kaj de la 16-a jarcento sidejo de la regopovoj de Unua Pola Respubliko: reĝo kaj Sejmo (Deputita Ĉambro kaj Senato).
En sia longa historio la Reĝa Kastelo estis plurvoje rabita kaj detruata fare de la trupoj de Svedio, Brandenburgio, Germanio kaj Rusio. En la 19-a jarcento, post falo de Novembra ribelo, estis destinita al bezonoj de la administracio de Rusia Imperio. Dum la unua mondmilito estis rezidejo de germana guberniestro. En la jaroj 1920–1922 sidejo de Ŝtatestro, en la jaroj 1926–1939 rezidejo de la Prezidento de Dua Pola Respubliko. Bruligita kaj prirabita de germanoj en 1939, preskaŭ tute detruita en 1944.