From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝlando de la du Sicilioj aŭ Reĝlando de ambaŭ Sicilioj, itale Regno delle Due Sicilie, napole Regno d’’e Ddoje Sicilie. sicilie Regnu dî Dui Sicili, estis reĝlando, kiu ampleksis la insulon Sicilio kaj la sudan parton de la itala duoninsulo. Ĝi ricevis tiun nomon dum la Viena Kongreso en 1816 kaj ekzistis ĝis 1860, kiam Giuseppe Garibaldi konkeris ĝin por la ekestanta Italio.
Reĝlando de la du Sicilioj | |||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Regno delle Due Sicilie (itale) Regno d’e Doje Sicilie (napole) Regnu dî Dui Sicili (sicilie) | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato | |||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Areo: |
102,700 km² | ||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
8.703.000 (en 1860; proks.) | ||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
piastro de Du Sicilioj | |||||||||||||||
Inno al Re, it:Inno al Re | |||||||||||||||
Estiĝo: |
1816: Viena Kongreso, kunigo de du reĝlandoj | ||||||||||||||
Pereo: |
|||||||||||||||
| |||||||||||||||
La regantoj de la du Sicilioj estis el la burbona dinastio. Antaŭ la Viena Kongreso la regno jam ekzistis kiel persona unio inter la du reĝlandoj de Napolo kaj de Sicilio. La du reĝlandoj havis komunan reganton kun kelkaj interrompoj jam ekde 1504, kaj kontinue almenaŭ de 1734, kiam Karlo la 3-a de Burbono eniris en Napolon. Kiel limlokon inter la du partoj oni konsideris la lumturon de Mesino; Sicilio nomiĝis "trans-lumtura", la duoninsula parto "cis-lumtura".
Post la konkero fare de Garibaldi, je la 21-a de oktobro 1860 okazis plebiscito, kiu decidis aliĝon al Italio. La partopreno en tiu plebiscito tamen estis tre malgranda, kaj la voĉdona sekreteco ne estis certigita.[mankas fonto]
La lasta reĝo, Francisko la 2-a, retiriĝis en ekzilon en Romo. Pri la historia esplorado ĉi-koncerna okupiĝas ankaŭ anoj de la Movado novburbona.
Antaŭ la Viena Kongreso la regno jam ekzistis kiel persona unio inter la du reĝlandoj de Napolo kaj de Sicilio. (Nekompleta) listo de reĝoj de la du reĝlandoj:
Ĉiuj el la burbona dinastio.
En 1860 la Reĝlando de la du Sicilioj ĉesis ekzisti, kaj ekregis Giuseppe Garibaldi por la ekestanta Italio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.