Recoleta (Bonaero)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Recoleta aŭ La Recoleta [rekoLEta] estas unu de la 48 kvartaloj de la urbo Bonaero, Argentino, nome unu centra kaj rezideja.
Rapidaj faktoj Kvartaloj de Bonaero, Administrado ...
Recoleta | |||
---|---|---|---|
Kvartaloj de Bonaero | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 157 932 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 29 247 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 35′ S, 58° 23′ U (mapo)-34.590555555556-58.390555555556 [+] | ||
Areo | 5,4 km² ( 540 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Recoleta, Buenos Aires [+] | |||
Fermi
Ĝi estas zono de ampleksa intereso kaj historia kaj arkitektura, ĉefe pro la Tombejo Rekoleta tie situanta, kaj grava turisma kaj kultura allogaĵo ene de la urbo. Tie estas ankaŭ la Nacia Biblioteko de Argentino.
La valoro de la kvadrata metro estas tie unu de la plej kostaj en tiu urbo. Ĝi integras totale la Comuna 2. La linio D de la Metroo pasas tra la kvartalo, same kiel la plano de la futuraj Linioj F, G kaj H.
La nomo devenas el preĝejo kiun havis tie la Ordeno de la Aŭgustenanoj Rekoletoj.