Redwood-nacia parko
nacia parko en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Redwood aŭ pli precize angle Redwood National and State Parks (esperante: Sekvoja nacia kaj ŝtata parko) de Usono estas apud la kalifornia pacifika marbordo proksime al la limo al Oregono. En la protektejo kreskas preskaŭ 50 procentoj de la naturaj arboj sekvojoj aŭ Sequoia sempervirens, nome la plej alte kreskanta arbo de la mondo. Al la parko apartenas la nature lasita varia marborda strio de multklifa marbordo kiu etendiĝas trans ebenaj rokaĵoj kun tajdaj lagetoj ĝis strandoj kaj deklivoj de la marborda montaro kaj la sekvojaroj.
Redwood-nacia parko | ||
---|---|---|
nacia parko de Usono • nacia parko [+] | ||
Lando | Usono | |
Federacia ŝtato | Kalifornio | |
Koordinatoj | 41° 31′ 45″ N, 124° 3′ 30″ U (mapo)41.529167-124.058333 | |
Areo | 562,51 km² (56 251 ha) | |
Estiĝo | 2-a de oktobro 1968 | |
Vizitantoj | 482 536 (2018) | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Tipo de heredaĵo | Natura | |
Jaro | 1980 (4) | |
Numero | 134 | |
Areo | 415,71 km² (41 571 ha) | |
Regiono | Eŭropo kaj Nordameriko | |
Kriterioj | (vii) (ix) | |
Redwood-nacia parko | ||
Vikimedia Komunejo: Redwood National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
En la 1920-aj jaroj fondiĝis unue la tri kaliforniaj ŝtataj parkoj Prairie Creek Redwoods State Park (preria rivera sekvoja parko), Del Norte Coast Redwoods State Park (Del Norte marborda sekvoja ŝtata parko) kaj Jedediah Smith Redwoods State Park (Jedediah Smith sekvoja ŝtata parko). La nacia parko fondiĝis je la 2a de oktobro 1968 kaj kuniĝis la administrado kun tiu de la ŝtataj parkoj. Ekde 1980 la regiono estis monda kultura heredaĵo de UNESKO. La parko estas administrita kune kun la Nacia Parkoservo kaj la California Department of Parks and Recreation (Kalifornia departemento de parkoj kaj distro).