Teorio de la relativeco
fizika teorio pri spaco kaj tempo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La vorto relativeco nomas du teoriojn, speciala relativeco kaj ĝenerala relativeco ellaboritaj de fizikisto Albert Einstein (esperantigite: Alberto Ejnŝtejno).
La unua, speciala relativeco, traktas rapidajn objektojn kaj lumon. Bazitaj sur konstatoj de la rapido de lumo, Ejnŝtejno asertis, ke la rapido de lumo estas la sama en ĉiuj inerciaj referencaj kadroj. Li ankaŭ asertis, ke la leĝoj de mekaniko estas la samaj en ĉiuj inerciaj kadroj.
La dua, ĝenerala relativeco, estas ĝeneraligo de la speciala teorio. Ĝi kondukas la konkludojn pri movado en akcelantaj kadroj kaj pri la kampa teorio de gravito. Unu principo de ĝenerala relativeco estas ke gravita kaj inercia maso estas ekvivalentaj. Alia principo estas ke leĝoj de mekaniko estas la samaj en inerciaj kaj ne-inerciaj kadroj. Konsekvecoj de la ĝenerala relativeco estas la universo-modeloj, tirataj de ties ekvacioj, kaj aliaj problemoj pri kosmologio.