From Wikipedia, the free encyclopedia
La Remonstrantoj estas malgranda kristana eklezio, tipe nederlanda.
La Remonstrantoj (aŭ Remonstranta Frataro) estas protestanta eklezio, kiu originis el la Nederduits Gereformeerde Kerk (Nederlanda Reformita Eklezio), poste nomata Nederlandse Hervormde Kerk (Nederlanda Reformacia Eklezio). En 1619, okaze de la Sinodo de Dordrecht, grupo da predikantoj estis eksigita. En Antverpeno ili fondis la Remonstrantan Frataron. Origine ĉi vorto frataro indikis nur la aron da (tiutempe nur viraj) pastoroj; poste ĝi fariĝis la oficiala nomo de l' eklezio mem. Nuntempe oni preskaŭ ĉiam uzas nur la indikon Remonstrantoj.
Nuntempe ĉi eklezio havas 46 lokajn komunumojn en Nederlando, kaj unu en Germanio, en Friedrichstadt. Entute estas pli malpli 6500 membroj.
La Remonstranta eklezio havas siajn radikojn en la diskutoj en la 17a jc interne de la kalvina eklezio de Nederlando. La diskutoj grandparte estiĝis ĉirkaŭ la teologia fakultato de la nova universitato de Leiden, kie Arminio kaj Gomaro akre interdiskutadis. Arminio estas konsiderata la unua Remonstranto.
En januaro 1610 grupo da predikantoj en la urbo Gouda (prononcu Gaŭda) formulis siajn hezitojn kaj protestojn kontraŭ la oficiala doktrino de la Nederlanda Reformita Eklezio, la eklezio kiun protektis la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj. Tiuj ĉi pastoroj protestis kontraŭ kelkaj instruoj (i.a. koncerne al la libera volo de la homo kaj la antaŭdestino de Dio). Inter ili estis la kortega predikisto de la princoj de Oranĝoj, Johannes Wtenbogaert. En 1610 ili skribe fiksis siajn tezojn en la Kvin artikoloj de la Remonstrantoj. La Sinodo de Dordrecht (1618-1619) kondamnis tiujn tezojn kaj adoptis Kvin artikolojn kontraŭ la Remonstrantoj kiel novan eron de l' Nederlanda Kredkonfeso. Per tio la Remonstrantoj estis elpelitaj el la eklezio, kio devigis ilin fondi propran frataron.
La Remonstrantoj precipe akre kontraŭis la devigan Kredkonfeson, en kiu oni plej precise provis fiksi, kion kredu kaj ne kredu la fiduloj. La doktrino pri l' antaŭdestino, kiun ili atakis, deiras de tio, ke Dio jam antaŭ la kreo de la mondo decidis, kiu homo atingos la eternan feliĉon de la ĉielo kaj kiu ne.
La Kontraŭ-remonstrantoj opiniis, ke la homo neniel povas influi sian sorton (ĉio estas nura graco de Dio); la Remonstrantoj, male, kredis, ke la homo mem grave influas sian destinon: la homo ja havas certan liberan volon. Tiu ĉi temo ankaŭ jam estis estinta subjekto de diskutado inter Lutero kaj Erasmo, kiu pensis multe pli samvoje kiel la Remonstrantoj.
La iniciatinta teologo de la movado, Jakobo Arminio, jam mortis en 1609. Inter ambaŭ partioj estiĝis akraj diskutoj, ne nur en universitata medio, sed eĉ pere de stratbataloj. Ĉar ĉi kvereloj minacis disŝiri la novan Respublikon, en 1618 estis kunvokita sinodo por decidi la aferon.
Post la morto de princo Maurits de Oranĝo, kiu forte kontraŭis la Remonstrantojn, iom post iom la forpelitaj pastoroj revenis en la Respublikon. Oficiale la Remonstranta Eklezio tie estis malpermesita, sed fakte ĝi estis tolerata. Multaj lokaj magistratanoj apartenis al ĝi. Nur dum la Franca okupado (1795) la eklezio estis oficiale rekonita.
En la tempo de Napoleono ĝi estis je sia minimumo: laŭdire apenaŭ plu 2000 membroj. Pli poste en la 19a jc estiĝis florada periodo: multaj liberale pensantaj kalvinanoj foriris el la "granda" eklezio kaj aliĝis al la Remonstrantoj.
En la lasta kvarono de la 20a jc okazis longtempa diskutado inter la Nederlanda Reformita Eklezio, la Nederlanda Reformacia Eklezio kaj poste ankaŭ la Nederlanda Luterana Eklezio, kio finfine kondukis al kunfandiĝo en novan Protestanta Eklezio de Nederlando. Dum pluraj jaroj ankaŭ la Remonstrantoj partoprenis en la procedo, sed fine ili ne povis aliĝi, ĉar por tio ili unue devis subskribi kiel kredkonfeson la Artikolojn kontraŭ la Remomnstrantoj el Dordrecht!
Tra la tempo, multaj Remonstrantoj kontribuis teologie.
Nuntempe la Remonstrantoj internacie estas membroj en
La Remonstranta Eklezio distingiĝas de preskaŭ ĉiu alia eklezio per tio, ke ĝi ne havas iun ajn fiksitan kredkonfeson, nek la Nicean Kredkonfeson el frua kristanismo, nek Kredkonfesojn el la periodo de l' Reformacio. Ĝi ankaŭ ne havas membrecon ligitan al bapto: ĉu bebo estas baptata, ĉu adolto sin mem igas bapti - ambaŭ ne per tio fariĝas membroj de la Remonstrantoj. Oni nur membriĝas, se oni mem verkas sian personan kredkonfeson kaj prezentas tiun al la loka komunumo, kie oni volas membriĝi. Aŭ oni subskribas iun principodeklaron samcele.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.