Renoviĝanta energio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Renoviĝanta energio (aŭ renovigebla energio, aŭ neelĉerpebla energio) signifas energion el longdaŭra energiofonto, kiu aŭ rekreskas aŭ estas (almenaŭ laŭ homaj mezuroj) neelĉerpebla. Renoviĝeco dependas unuflanke de la rapido, je kiu oni eluzas la fonton, kaj aliflanke de la rapido de ĝia renoviĝado. La esprimo "renoviĝanta energio" estas la mallonga, kutima esprimo por la koncepto "renoviĝantaj energifontoj" aŭ "energioj el renoviĝantaj originoj", kiuj estas pli ĝustaj laŭ fizika vidpunkto.
La renoviĝantan parton de la tutmonda fina konsumado de energio oni taksis en 2018 je 17,9 %, el kiuj 6,9 % estas tradicia biomaso (ligno, agrikulturaj forĵetaĵoj ktp.) kaj 11,0 % estas "moderna" renoviĝanta energio: 4,3 % estas varmo produktata el termikaj renoviĝantaj energioj (biomaso, geotermo, sunenergio), 3,6 % estas hidroelektro, 2,1 % estas aliaj elektraj renoviĝaĵoj: (vento, suno, geotermo, biomaso, biogaso), kaj 1 % estas biobrulaĵoj; la renoviĝantan parton de elektroproduktado oni taksis en 2018 je 26,4 %.