Venĝismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Venĝismo, aŭ revenĝismo, estas termino uzita ekde la 1870-aj jaroj por priskribi politikan manifeston de deziro por reverti teritoriajn perdojn suferitajn, ĉu reale ĉu supozite, fare de lando aŭ regiono, plej ofte post milito, kaj kiuj aplikiĝas partikulare al la franca sento antaŭ la perdo de Alzaco kaj Loreno post la malvenko suferita antaŭ Germanio en la Francia-Prusia Milito de 1871; sed ankaŭ al la germana venĝema spirito pro la klaŭzoj de la Traktato de Versajlo, kiuj finfine rezultos en la naziismo kaj la Dua Mondmilito.
La venĝismo ofte estas motivita de faktoroj ĉu ekonomiaj ĉu geopolitikaj. La venĝismaj ideologoj plej ekstremaj ofte montras tre fortajn sintenojn, kio sugestas, ke la deziritaj celoj povas esti reklamitaj per pozitiva rezulto de alia milito. Malpli ofte oni fidas je paca negocado aŭ internacia helpo, sed ankaŭ tio povas okazi.
La venĝismo estas ligita al la iredentismo, nome la koncepto ke parto de la kultura kaj etna nacio restis "neplenumita" ekster la landlimoj de la propra naci-ŝtato. La venĝisma politiko ofte fidas en la identigo de nacio kun naci-ŝtato, ofte alvokante al sentoj tre profunde enradikitaj de la etna naciismo, reklamante teritoriojn ekster la koncerna ŝtato kie loĝas membroj de la etna grupo, uzante ekstreman naciismon por serĉi apogon al tiuj celoj. La venĝismaj justigoj ofte estas prezentataj kiel bazitaj sur iama okupado de la areo, aŭ eĉ indiĝena okupo de teritorio, konata per la germanlingva termino Urrecht, kiu signifas nacian reklamadon de la teritorio kiu estis loĝata ekde "nememoreblaj tempoj", aserto kiu ĉiam estos interplektita kun la venĝismo kaj la iredentismo, justigante ilin al la okuloj de iliaj defendantoj.
Revenĝo havis ankaŭ politikan-socian perspektivon, kun forta kritiko aspekte "kontraŭ-intelektula" aŭ "kontraŭ-elita" (kontraŭ la risko de monemaj socioj kaj moralo, nome tiu "de la advokatoj" kaj de filozofoj).