UNESKO-Rezolucio IV.1.4.422 de Montevideo pri Esperanto 1954
rezolucio reklamanta Esperanton pasigitan en la oka Ĝenerala Konferenco de Unesko / From Wikipedia, the free encyclopedia
En 1954 la Esperanto-movado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj. Vendrede la 10-an de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo akceptis rezolucion, kiu rekomendas, ke la ĝenerala direktoro de Unesko sekvu la evoluon en la uzado de la lingvo. Favoris la rezolucion por Esperanto relative malgrandaj kaj malpotencaj ŝtatoj kiel Meksiko, Urugvajo kaj Svislando[1].
Tiu Unesko-rezolucio estas la unua. Pri la dua iru al Unesko-Rezolucio 23C/11.11 de Sofio pri Esperanto 1985.