Julius Wilhelm Richard DEDEKIND (naskiĝis en Braunschweig je la 6-an de oktobro, 1831, mortis en Braunschweig je la 12-an de februaro, 1916) estis germana matematikisto. Li grave kontribuis al la formiĝo de ringo-teorio, de la nocio idealo, kiu iĝis ŝlosila koncepto en nombro-teorio kaj abstrakta algebro, kaj al aro-teoria fundamento de la matematike kohera nocio reelaj nombroj.

Quick facts: Julius Wilhelm Richard Dedekind, Persona info...
Julius Wilhelm Richard Dedekind
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1831 (1831-10-06)
en Brunsvigo
Morto 12-an de februaro 1916 (1916-02-12) (84-jara)
en Brunsvigo
Tombo Braunschweig Main Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Federacio Germana Imperiestra Regno
Alma mater Universitato de Göttingen Humboldt-Universitato en Berlino Brunsviga Universitato de Teknologio
Familio
Patro Julius Dedekind
Patrino Caroline Marie Henriette Emperius
Frat(in)oj Julie Dedekind Adolf Dedekind
Edz(in)o
Okupo
Okupo matematikisto filozofo universitata instruisto
Verkoj Vorlesungen über Zahlentheorie
vdr
Close

Richard Dedekind, filo de la Braunscheig-a juristo kaj altlernej-instruisto Julius Dedekind, atendis la Martino-Katharineum en Braunschweig (prononcu: Braunŝvajg). Ekde 1848 li studis matematikon ĉe la tiea kolegio Carolinum. La studadon li plilongigis en Göttingen, kie li doktoriĝis ĉe Gauss - kiel ties lasta doktoranto - pri la teorio de la Eŭleraj integraloj.

En 1854 li habilitiĝis en Göttingen, mallonga tempo post Bernhard Riemann (prononcu: Bern(h)ard Riman). Ekde 1862 ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1894 li verkis kiel profesoro pri matematiko ĉe la Braunschweig-a 'altlernejo pri tekniko'.