Riproĉa 24-ĉelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la riproĉa 24-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo komponita el 120 regulaj kvaredraj kaj 24 regulaj dudekedraj ĉeloj. Kvin kvaredroj kaj tri dudekedroj kuniĝas je ĉiu vertico. Entute ĝi havas 3600 triangulajn edrojn, 3600 laterojn kaj 720 verticojn.
Rapidaj faktoj
Riproĉa 24-ĉelo | |
Orta projekcio centrita je hiperebeno de unu dudekedro. | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Vertica figuro | Trimalkreskigita dudekedro (5 kvaredroj (3.3.3) kaj 3 dudekedroj (3.3.3.3.3) kuniĝas je vertico) |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Schläfli | h0,1{3,4,3} h0,1,2{3,3,4} s{31,1,1} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Simbolo de Bowers | Sadi |
Verticoj | 96 |
Lateroj | 432 |
Edroj | 480 trianguloj {3} |
Ĉeloj | 120 kvaredroj (3.3.3) 24 dudekedroj (3.3.3.3.3) |
Geometria simetria grupo | [3+,4,3] |
Propraĵoj | Konveksa |
Fermi
Ĝi estas unu el tri duonregulaj plurĉeloj konsistantaj el ĉeloj de du aŭ pli multaj specoj kiuj estas platonaj solidoj (la aliaj du duonregulaj plurĉeloj estas la rektigita 5-ĉelo kaj la rektigita 600-ĉelo).