Robert BLOCH (mortis dum la dua mondmilito en Aŭŝvico) estis ĉeĥa esperantisto, kiu fondis Neŭtralan Esperanto-Centron en Prago kaj estis ĝenerala sekretario de la Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko (1938).
Robert Bloch | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Laŭ la juĝo de aliaj samepokaj esperantistoj li estis iom fantaziula, sed tre bonkora homo. Robert Bloch depost 1931 vendadis diversajn Esperantaĵojn, donis informojn turismajn kaj afable prizorgis diversajn aferojn de esperantistoj sub kvazaŭ komerca firmo Neŭtrala Esperanto-centro en Prago. Pro tiu ĉi erariga titolo riproĉis lin oficialaj organizaĵoj.
Post formiĝo de Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko Robert Bloch likvidis sian Neŭtralan Esperanto-Centron kaj akceptis funkcion de ĝenerala sekretario. Kun la samideano Ota Ginz Robert Bloch eksiĝis la 13-an de februaro kaj la 15-an de februaro 1939.
La Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet posedas kelkdekajn poŝtkartojn de li (turismajn bildojn, sen personaj informoj) interŝanĝitajn en 1929-1930 kun kortrijka esperantisto (Albumo Goethals, konsultebla je Flickr).
Fontoj
- revuo Esperanto, n-ro 497, 1946, artikolo Niaj mortintoj 1939-1945.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.