usona artisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Lewis Reid (29a de Julio 1862 – 2a de Decembro 1929) estis usona impresionisma pentristo kaj murpentristo.
Robert Reid | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1862 en Stockbridge |
Morto | 2-an de decembro 1929 (67-jaraĝa) en Clifton Springs |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Académie Julian |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Li translokiĝis en 1884 al Novjorko kaj en 1885 al Parizo por studi ĉe la Académie Julian kun Gustave Boulanger kaj Jules Joseph Lefebvre. Liaj komencaj pentraĵoj estis figuroj de francaj kamparanoj, pentritaj ĉe Étaples.
Post reveno en Novjorkon en 1889, li laboris kiel portretisto kaj poste iĝis instruisto ĉe la Art Students League kaj por la Cooper Union. Multo el lia verkaro centriĝis en la priskribo de junaj virinoj inter floroj. Lia verkaro tendencis esti tre ornameca, kaj li iĝis konata pro murpentraĵoj kaj desegnoj por vitraloj. Li kontribuis kun aliaj por la freskoj de la kupolo de la Konstruaĵo de Liberalaj Artoj de la Monda Kolumba Ekspozicio, Ĉikago, en 1893.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.