Rodoso (regiona distrikto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La regiona distrikto Rodoso (greke Περιφερειακή Ενότητα Ρόδου, Periferiakí Enótita Ródou) estas unu el 13 regionaj unuoj en la regiono Suda Egeo de Grekio. Ĝi estis formita okaze de la administra reformo de 2010 el la dek municipoj de la insulo Rodoso kaj kvar aliaj insulaj municipoj de la antaŭa gubernio Dodekaneso kaj respondas ĝuste al la areo de la iama provinco Rodoso, kiu ekzistis ĝis 1997. La areo sendas 20 deputitojn al la regiona konsilio proporcie al siaj 119 830 loĝantoj, sed ne havas plu politikan signifon kiel regiona aŭtoritato. Hodiaŭ ĝi estas dividita en la kvin insulojn kaj komunumojn Ĥalki (Χάλκη), Kastelorizo (Megisti), Rodoso, Simi kaj Tilos.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Grekio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |