Latinida lingvaro
grupo de lingvoj devenintaj de latino, inkluzivanta interalie la hispanan, la portugalan, la francan, la italan, la rumanan, la katalunan, la galegan, la okcitanan, la romanĉan, la piemontan, la venecian kaj la sardan / From Wikipedia, the free encyclopedia
La latinidaj lingvoj estas la posteaĵoj de la latina lingvo. Ili rezultis pro la disa evoluo de la vulgara latino post la falo de la Okcident-Romia Imperio en 476.
La ĉefaj trajtoj komunaj estas:
- Malapero de deklinacio de nomoj krom en la rumana
- Nur du gramatikaj genroj el la tri ĉe klasika latina lingvo krom en la rumana
- Apero de artikoloj
- La latina futuro estas forlasita. Futuroj kaj kondiĉaj tensoj estas enkondukitaj, el infinitivo+prezenco aŭ la imperfekto de habere.