From Wikipedia, the free encyclopedia
Rondoplaco estas placo rondforma (sed ankaŭ kelkfoje ovala aŭ poligona) en urboj. Konstruaĵo kiel fontoŝtono aŭ statuo sed ankaŭ kelkaj arboj ĝenerale staras meze de la rondoplaco.
Pro la ĉiam pligranda nombro de veturiloj, plejparto de la rondoplacoj estas uzita de trafiko. La aŭtoj giras ĉirkaŭ la ronda centro. Oni nepre ne konfuzu la rondoplacojn kaj la trafikcirklojn ĉar la nocioj de vojkruciĝo kaj de placo ne estas interŝanĝeblaj. Unue, en la trafikcirkloj, la aŭto kiu jam penetris la cirklon ĉiam havas la prioritaton dum en la rondoplaco, la girantaj aŭtoj cedas la prioritaton al la alvenantaj aŭtoj. En la trafikcirkloj, la rapidlimigo estas ofte severa kaj regula (ofte ĉirkaŭ 40km/h) dum en la rondoplaco, la trafiko ĝuas kelkfoje veran rapidebligan aŭtovojon.
La rondoplacoj unue aperis franclingve (Rond-point) en ĝardenada terminaro ĉirkaŭ la 17-a jarcento kaj komencas alpreni sian urban signifon nur la sekvonta jarcento. En 1777, la Place de l’Étoile (kiu poste nomiĝos Place Charles-de-Gaulle) formiĝis ĉirkaŭ la Triumfa Arko de Parizo kaj en 1901, ĝi estis malfermita al trafiko. La dua granda trafika rondoplaco estiĝas en 1904 en Novjorko: la Columbus Circle.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.