urbo en Nederlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Roterdamo (nederlandeRotterdam) estas la dua plej granda urbo en Nederlando (post Amsterdamo) kaj havas la plej gravan marhavenon de Eŭropo (la tria plej uzata en la mondo), nome Haveno de Roterdamo. La urbo situas en la provinco de Sud-Holando kaj havas ĉirkaŭ 600000 loĝantojn,[1] la urbaro Stadsregio Rotterdam ĉirkaŭ 1,2 milionojn (2006). Ĝi situas averaĝe du metrojn sub la mar-surfaco.
Rapidaj faktoj urbo, urbego • urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • havenurbo • loĝloko en Nederlando • setlejo ...
Roterdamo
urbo
urbego•urbo•loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj•havenurbo•loĝloko en Nederlando•setlejo
Krom Amsterdamo kaj Hago Roterdamo estas unu el la kulturaj centroj de Nederlando. Ĝi disponas pri universitato, pluraj fakaj altlernejoj, muzika altlernejo kaj artakademio. Kiel industria kaj komerca urbo ĝi estas gvida en Nederlando. Precipe impresa estas la roterdama silueto de nubskrapuloj, kiu evoluis dum la pasintaj dudek jaroj.