From Wikipedia, the free encyclopedia
Roza klaso estas termino el hortikulturo, kiu priskribas la engrupiĝon de la rozoj laŭ kriterioj kiel kreskoalto, utiligado aŭ apero de la kulturvario.
Ekde la komenco de la rozbredado en la 18a jarcento ĝis hodiaŭ kreiĝis tutmonde pli ol 30.000 rozo-varioj. Oni dividas ilin hortikulture en diversajn klasojn. Ne temas pri klaso aŭ alia taksono en la senco de la biologia sistematiko. Ankoraŭ ne ekzistas internacie akceptebla divido de la rozoj.
Unue oni povas dividi la rozojn en sovaĝaj rozoj kaj la breditaj kulturrozo, kiuj ankaŭ nomiĝas ĝardenrozoj. La ĝardenrozoj estas dividitaj en malnovaj rozoj kaj modernaj rozoj.
Alia ebleco por dividi rozojn en grupoj estas kreskoformoj kaj utiligado: arbustorozoj, bedrozoj kaj grimprozoj
En la granda grupo de la sovaĝaj rozoj la hortikulturisto arigas ĉiuj botanikaj rozspecioj. Ĝenerale la sovaĝaj rozoj estas tre variaj kaj facile interkruciĝas. Tial ekzistas multaj subspecioj, varioj kaj formoj.
La ĝardenrozoj estas dividataj en du grandaj grupoj: malnovaj rozoj (ankaŭ nomataj antikvaj rozoj aŭ historiaj rozoj) estas rozoj, kiuj estis kultivitaj antaŭ 1867, kaj modernaj rozoj estas rozklasoj, kiu ekiĝis post la enkonduko de la te-hibridoj ekde.
Oni ofte ankaŭ dividas tiujn rozojn denove en du grupojn laŭ David Austin:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.