Rubando de Möbius
From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, la rubando de Möbius estas certa 2-dimensia sternaĵo, tio estas, surfaco. Ĝi estas kompakta kaj ne-orientebla (sen malsamaj ena kaj ekstera flankoj) kun unu rando.
Ĝia eŭlera karakterizo estas 0.
Aliaj rilatantaj ne-orienteblaj objektoj estas la botelo de Klein kaj la reela projekcia ebeno. Rilatantaj orienteblaj objektoj estas cilindro, sfero kaj toro. Rubando de Möbius kaj cilindro estas du dimensiaj surfacoj kun rando; botelo de Klein, reela projekcia ebeno, sfero kaj toro ne havas randon.
La figuro estas nomata laŭ matematikisto kaj astronomo August Ferdinand Möbius el Leipzig kiu en 1858 malkovris la figuron. Pli malpli samtempe, sed sendepende de Möbius la matematikisto kaj fizikisto Johann Benedict Listing el Göttingen ankaŭ malkovris la bendon.
Modelo de rubando de Möbius povas facile esti kreita per preno de papera rubando kaj gluo ĝin en ringon kun tordo de unu fino je duono de la plena cirklo (180 gradoj). En eŭklida spaco estas fakte du specoj de rubandoj de Möbius ekzistas dependante de la direkto de la tordo - laŭhorloĝnadla kaj kontraŭhorloĝnadla. La rubando de Möbius estas pro tio nememspegulsimetria.